![]() |
![]() |
Alice | Tin.it | Foto album | Disco remoto | Community | |
|
|
TUTMONDISMO KAJ ANTIPERIISMO La Esperanto-movad je la tempo de tutmondigo kaj de la imperio Por kompreni la funkcion de movado ne suficxas koni gxian programon de movado ne suficxas koni gxian programon, necesas ankaux scii en kiaj kondicxoj gxi agas rilate al spaco kaj tempo. En la kaso de E-movado, la programo estas tuj dirite: disvastigxo de la lingvo Esperanto, cxar gxi te bone kapaglus, pro siaj karakteroj, plenumi la taskon de helpa internacia lingvo, lun kelkaj nenegeblaj avantagxoj: 1) ne kauxzi damagxon al iu ajn; 2) povi sin tauxgi al la tuta mondo sen favori, aux malfavori, neniun parton kompare al la aliaj. Koncerne la tempon kaj spacon, la agado de E-movado disolvigxadis kvazau cxie en la mondo, dum la tuta XX jarcento; sed dauxras ankoraux hodiaux, en la XXI. Rilate al la estanteco, tamen, necesas atentigi pri kelkaj cirkonstancoj, kiuj dona al nia tempo tute specialan karakteron kaj pro tio influas ankaux la esencon kaj la taskon de E-movado. Unue la situacio, kiu efektivigxis, dum la lastaj jardekoj de la dudeka jarcento, kaj estas difinita per la nomo tutmondigo. Ni aldonu, koncerne tion, ke la afero ecx pli multe reliefigxas, se oni konsideras faktoron, kiu kontribuas en decida mezuro difini la naturon de tiu tutmondigo. Ni rilatas al la situacio sekvinta la disfalon de Sovetunio. La fakto, ke tio Usono restis la sola monda superpotenco, produktis geopolitikan situacion, pro kiu fine igxas cxiam pli ofte kutime difini Usono per la nomo de "imperio". La novajxo de cxi jaroj ja estas, oni povas diri, ke Usono ekestas konsiderataj kiel potenco n e plu sole egemona, sed imperiestra: la sola lando en la mondo, kiu povas esti tentata ekzerci tiun rolon. Kun cxio, kiun tiu statuso kuntrenas, por Usono kaj la cetero de la mondo. Sed hegemonio, kiu alprenas la karakterojn de imperiismo (cxar tia riskas fatale esti la rezulto de la politiko de imperia potenco) ne estas tolerebla de tiuj, kiuj devas gxin elteni, cxefe en mondo trapenitrita del al pincipoj de demokratio. Ja estas en historia momento kiel cxi tiu, ke la E-movado povas plenumi sian propran taskon. En la scenejo jxus skizita gxi montras sian naturon de movado radikale antiperiista. Fakte estas en gxia programo malhelpi la lingvajn postinfluojn de hegemonia politiko, aparte kiam gxi havas la efikon progresive reduki la spacon de la aliaj lingvoj favore al unu sola: kun la rezulto de perfekta simetrio inter unu superpotenco kaj unu "superlingvo". La demando estas cxu eblus, kaj kiel, bremsi procezon, kiu alimaniere imponos mondskale. Kaj cxi estas oportune distingi du tipojn de argumentoj. Unu, je negativa signo, esta tiu antauxe dirita de malhelpo. Temas pri agado, kiu trovas tamen obstaklon en la gxenerala opinio, ke estus anstatauxe necese helpi la disvastigxon cxiunivele de la angla, prefere ol cxiu alia lingvo. Opinio bazita sur la konvinko de avantagxoj interligitaj al la kono de la angla kaj sur subtaksado, por ne diri nesciado, de la damagxoj sekvantaj al malavantagxo kaj dekadenco de la aliaj lingvoj. Kaj ni silentu pri la nepercepto de absoluta privilegio por la "imperio" sekve de universala disvastigxo de gxia lingvo. Sed estas ankau alia tipo de argumentoj, je pozitiva signo. Ili kolektigxas al laia grava temo, kune kun tiu de la amerika imperio: la temo de tutmondigo. Du temoj, kiuj imterplektigxas, cxar la imperio celas nature identigi siajn limojn kun tiuj de tutmondigo. Nu ni demandu, kiu lingvo estas la plej tauxga plenumi la funkcion de legitima komunikilo poer "tutmondigita" homaro. Se gxi devus esti la "lingvo de la imperio", la rezulto estos aldona impulso al nehaltigebla amplekso de gxia influsfero al la tuta mondo. Alternativo, ne imperia sed demokrata, povas esti lingvo, kies sola tasko estus utili al homoj, kiuj cxie en la mondo sentus bezonon, rajton, plezuron komuniki inter si. Estas gxuste tiu la perspektivo indikita de E-movado.
(Dokumento de la Florenta Esperanta Asocio, marto 2003) |